Ernst Karl Friedrich Wunderlich
Ernst Karl Friedrich Wunderlich | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1783 en Westerengel |
Morto | 14-an de marto 1816 (33-jaraĝa) en Göttingen |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Ernestinum |
Familio | |
Infano | Agathon Wunderlich (en) |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo universitata instruisto klasikisto |
Ernst Karl Friedrich WUNDERLCH (naskiĝinta en 1783 en Greußen-Westerengel mortinta la 14-an de marto 1816 en Göttingen) estis germana klasika filologo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Dum frekvento de la Ernestinum (Gotha) li estis lernanto ĉe Friedrich Jacobs. Sekve li perfekte taŭgis je sudo (inter 1801 kaj 1803) ĉe la Universitato de Göttingen; lia profesoro estis Christian Gottlob Heyne. En 1803 Wunderlich iĝis helpinstruisto ĉe la gimnazio de Göttingen kio ebligis financi pluajn akademiajn studojn por li. Doktoriĝo sukcesis en 1806 kaj en 1808 li vokitis asesoro universitata. La saman jaron nomumis oni lin eksterorda profesoro pri klasika filologio. Unu lia disĉiplo estis Karl Lachmann, kiu poste iĝis fondinto de la moderna tekstkritiko. Wunderlich mortis neatendite kaj tre frue pro akuta difterio.
Liaj filoj estis la juristo Agathon Wunderlich kaj la posta prusia konsistoriestro Oskar Wunderlich († 1882), patro de la oficiro Oskar Wunderlich (1846–1914).
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Wunderlich kreis por lerneja uzo eldonojn de diversaj antikvaj verkistoj laŭ la heyne-a tradicio:
- Albii Tibulli carmina libri tres cum libro quarto Sulpiciae et aliorum (1808; prilaborado postmorte 1817 fare de Georg Ludolf Dissen)
- Observationes criticae in Aeschyli tragoedias tragoediarumque reliquias (1809)
- Demosthenis oratio pro corona, Aeschinis in Ctesiphontem (1810, dua eldono 1820)
- P. Vergilii Maronis opera in tironum (fino de la heyne-aĵo, postmorte de Friedrich Ernst Ruhkopf, Hannover/Leipzig 1816)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Johann Stephan Pütter, Friedrich Saalfeld: Versuch einer academischen Gelehrten-Geschichte von der Georg-Augustus-Universität zu Göttingen. Dritter Theil von 1788 bis 1820. Hannover 1820, p. 144-145
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Ernst Karl Friedrich Wunderlich en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Art. „Wunderlich, Ernst Karl Friedrich“ de Wilhelm Wiederhold ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 44 (1898), p. 311 (tie ĉi interrete)